Kirnberger-agordo

Johann Philipp Kirnberger publikigis ekde la jaro 1766 plurajn agordsistemojn por klavarinstrumentoj. Tiuj apartenas al la aro de bontemperataj agordoj kaj tial ebligas la ludadon en ĉiuj tonaloj, je kio ĉiu montras apartan tonalkarakteron. Jenaj apartaĵoj estas komunaj al ĉiuj:

La Kirnberger-agordoj surmontras puran grandan tercion C-E samkiel puran kvinton ekde E supren ĝis F# kaj ekde C malsupren ĝis C#. El tio rezultas kvinto F#-C#, plimalgrandigita je skismo. Ili nur distingiĝas en la agordo de la kvar kvintoj C ĝis E (also C-G, G-D, D-A kaj A-E), tio signifas rezulte enla tri tonoj G, D kaj A.

En la unua versio de 1766 (nuntempe nomata Kirnberger I) la kvintoj C-G, G-D kaj A-E estas puraj, la el tio rezulta kvinto D-A tial estas plimalgrandigita je la plena sintonika komo.

Samfonte li montras sur la eblecon, plimalgrandigi la kvintojn D-A kaj A-E pokaze per duona sintonika komo, kio ja estas pli malfacile agordebla, ĉar nun ne plu sufiĉas la agordado de puraj intervaloj, tamen rezultigas pli bonan sonon pro la malakrigo de la ekstreme malgranda kvinto de Kirnberger I. (nuntempe Kirnberger II). Ĉi tiu varianto troviĝas ankaŭ en 1771 en sia „Die Kunst des reinen Satzes in der Musik“ (La arto de la pura metaĵo en la muziko).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search